paĝo 18/19 – la episkopo

Ene estis tre malhele kaj ankaǔ odoris iel strange. “Kie li do estas, la sinjoro Dio?”, demandis la eta porkido. La episkopo montris antaǔen. Erinaco kaj porkido ektimigite fiksrigardis la duonnudan viron, kies manoj kaj piedoj estis per pintaj najloj fiksitaj al kruco. Sur lia kapo li portis kronon el dornoj kaj lian korpon ĉie makulis sango.

Oj!”, diris la eta erinaco. “Ĉu tio ne terure doloras?” “Do, la Sinjoro sendis al ni lian filon, Jesuon Kriston, kiu pro niaj pekoj mortis sur la kruco!”, klarigis la episkopo. “Ho, tion la sinjoro vere ne devintus fari”, diris la eta porkido. “La eta erinaco kaj mi ja ĉiam estas tute bonkondutaj …”

Per la sango de Jesuo la Sinjoro purigis nin de la peko!”, diris la episkopo. “Per sango? Kiom naǔze!”, diris la eta porkido. “Kaj mi ĉiam pensis ke oni sin lavu per sapo!”, miris la eta erinaco.

  1. Komenti

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: