oftaj demandoj

Demando: Ĉu ne estas eraro en la libro: La muftio permesas al la porkido eniri la moskeon dum la rabeno malpermesas la aliron al la sinagogo. Porkoj estas malpuraj por ambaŭ. Do kial la muftio ne forpelis la porkidon?

Respondo: Supozeble ĉar la muftio ne tuj rekonis la porkidon. Tiel ofte oni ne estas konfrontita kun parolkapablaj pordkidoj, kiuj serĉas la vojon al dio. Cetere la rabio devis demandi, ĉu la patrino de la porkido estis juda antaŭ la rezigno de la enirpermeso.

Serioze: La vera kaŭzo, kial la episkopo kaj la muftio akzeptis la porkidon kun malfermitaj brakoj, dum la rabeno ekde la komenco estis malakceptema, troviĝas sur alia ebeno. Kristanismo kaj islamo estas kontraste al la judaisma misiantaj religioj. Ili deziras pligrandigi la nombron de siaj adeptoj. Aspekto, kiu estas fremda por la judaismo.

Tial la muftio kaj la episkopo ekde la komeco aperas simpatie verbante. Despli seniluziigitaj ili estas, kiam ili rimaris, ke la porkido kaj la erinace ne estas kapteblaj.

Demando: Ĉu vi ne timas, ke oni atakas vin kiel antisemito pro la prezento de la ortodoksa rabeno?

Resopondo: En la irana Televido oni asertis, ke mi estus „agento de Izraelio“, kiu kun la „centra konsilantaro de la eksaj muslimoj“ komencis „tipe judan“, do perfidan atakon kontraŭ la islamo. Do la etiketo „antisemito“ estas volonte akceptata. Tiom da antisemitaj judaj agentoj ne ekzistas.

Kontraste al tiuj, kiuj sin nomiĝas „antifaŝistoj“ kak kiuj ĝis nun prefere ĉagreniĝis pri la figuro de la rabeno, mi konas el propra sperto, kio signifas antisemitismo Pro mia jude aspektanta nomo mi estas regule insultata kiel „juda porko“ kaj minacata – plej ofte de kristanoj, sed ankaŭ de muslimoj.

Tiel mi pensas, ke mi havas la rajton publike kritiki la ortodoksajn judojn, same kiel la fundamentalismaj kristanoj kaj muslimoj. Kiu ne povas distingi liberalajn aŭ eĉ sekularajn judoj – feliĉe la plimulto – de ĉi tiuj fanatikaj bukluloj, mem kulpas. Cetere estas la sekularaj judoj, kiuj plej akre primokas la ultraortodoksaulojn

Demando: Kiel vi elektis pokidon, kiel ĉefrolululo de religikritika fabelo. Ĉu tio ne estas malgracia provoko?

Respondo: La titolo „Kie ni povas trovi dion? Demandis la eta porkido“ estas multe pli komika ol „….demandis la eta sciuro?“. La klarigo estas simpla. La abrahamidaj religioj havas la tradicion rigardi porkojn kiel „malpuraj“ bestoj La kristanismo certe malpli ol la islamo kaj la judismo, kiuj evoluis profundan porkofobion. Estas evidente, ke la libro ludas kun ĉi tio.

Demando: Ĉu ne estas tro facile redukti la religiojn al siaj fundamentalismaj tendencoj. Ĉu ne ekzistas multaj kredantoj, ĉu judoj, kristanoj aŭ muslimoj,kiuj estas klerismaj kaj kiuj reprezentas humanismajn ideojn.

Respondo: Kompreneble ekzistas milionoj da klerismaj kaj humanisme pensantaj kredantoj en ĉiuj religionoj. La demando estas, je kiu grado ili ankorau estas „kredantaj“. Se oni konsideras, ke la plimulto de la membroj de iu kristana eklezio en Germanio ne plu kredas je persona dio. Oni neas la realan ekziston de la infero kaj de la satano aŭ la korpa resurekto de Jesuo. La komunikado inter homoj necesas, ke la terminoj, kiuj estas uzataj, estas precizaj kaj ne nur vortoj sen enhavo.

Neniu dirus „rasisto“ al homo, kiu neas science valida – la ekziston de „homaj rasoj“. Kial do diri „kristano“ al homoj, kiuj neas centrajn enhavojn de la kristanismo. Mi proponis la terminon „religion light“ por la humanisme-klerisme briditan religion. Tutmonde la diomanio progresas. La nebula, pseŭo-kristana terminologio („La infero nur estas metafore) en tutmonda skalo neniam estis signifa. Estas grave, plej frue percepti tion.

Demando: Ĉu ne estas malrespondeca prezenti religiojn kiel maniaj sistemoj. Ĉu ne necesas konduki infanojn al toleremo. Kaj ĉu tio ne postalas respekton kontraŭ la religiaj konvinkoj de aliaj?

Respondo: Mi ne „ridigas“ religiojn – ili estas ridindaj el si mem kaj la elkomenca ridindeco sin montras speciale, kiam oni skibas en klereca maniero pri religioj. Ne temas pri „toleremo“, sed estas miskompreno de la terminoj „toleremo“, „akceptemo“ kaj „ignoremo“ Etimologie la vorto „tolerema“ devenas de „ŝarĝo“ (latine:tolus), do iu, kiun oni devas porti aŭ elteni. Toleremo estas la kapablo elteni ĝenajn aŭ konfuzigajn formojn de malsimileco. Kiu estas tolerema, akceptas, ke aliaj homoj en malplaĉa maniero agas, pensas, sentas malsimile.

Akceptemo devenas de la latina vorto accipere, kiuj signifas transpreni, konsenti. Kion oni akceptas, tion oni ne nur toleremas, sed aprobas. Ekzemple mi ne toleremas samseksismon, sed mi akceptas ĝin kiel ebla esprimo de seksa konduto, kvankam mi persone estas heteroseksa. Mi devas toleri nur tion, kiun mi ne akceptas, kiu eĉ povas aspekti ridinda al mi. Ekzemple la fakton, ke kristanoj per rita kanibala proceduro (komunio) manĝas sian savanton.

La tri termino estas la igorado, devenante de la latina ignorantia, kiu signifas „stulteco, nescio“ kaj rilatas al la malkapablo percepti gravajn faktojn. Kelkaj, kiuj sin prezentas „toleremaj“ fakte nur estas „ignoremaj“, ĉar ili ne rimarkas la ŝarĝojn, kiujn ili devus elteni aŭ kontraŭ ili devus agi. Kiu ekzemple ne okupiĝas pri tio, kio okazas en islamistaj grupoj, tendencas sin prezenti en repreziva maniero „tolerema“ (Lasu ilin fari, kion ili volas. Vivu kaj lasu vivi).

La libro „Kie ni povas trovi dion? Demandis la eta porkido“ ĉefe aktivas kontraŭ ignoremo. Ĝi informas pri fundamentaj konceptoj de la tri abrahamidaj religioj: la terura ĵaluzo de dio, la sekvaj punoj de la homaro, la imagita savo per la ekzekuto de Jesuo kaj la manĝado de la ekzukutita dum la komunio, la pedantaj ordonoj de Mohameto kaj la perforta malrespekto kontraŭ „senkreduloj“ en la korano.

Se ĉi tiuj ideoj estas ignorataj en la disputo kun la religioj ekestas malĝusta akceptemo kaj malĝusta respekto kontraŭ ĉi tiuj maniaj ideoj. Tamen ni devas toleri ilin. Pokido kaj erinaco tial, kvankam ili estis severe atakitaj de la religiuloj, ne intencas malpermesi la religiojn. Ili eltenas la ekziston de religiaj manioj kaj pensas, keili povas facile rezigni pri tio.

Demando: Ĉu la libro ne estas produkto de agresema, misia kaj dogma ateismo. Ĉu vi ne faras la saman, kiun vi riproĉas al la religioj. Ĉu vi ne provs manipuli infanojn?

Respondo: Unue oni devus percepti, ke la libro estas pli agnostika ol ateisma. La erinaco diris post la aventuro „Mi ja kredas ke tute ne ekzistas tiu sinjoro dio! Kaj se tamen jes, tiam li certe ne loĝas en tiuj fantomaj kasteloj!“ (pensante pri sinagogo, preĝejo aŭ moskeo). Iu „agresema dogma ateisto“ parolus alimeniere. La decida demando estas, ĉu estas manipulado, se oni infomas infanojnen amuza maniero pri la mankanta logiko ja la absurdecoj de la tradiciaj kredoj. Ankaŭ infanoj havas rajton je klerismo. Ili ne estu lasataj sen protekto al la science ne bazitaj kaj etike problemaj rakontoj de la religioj. Sur la fono de la granda nombro de religiaj libroj por infanoj estis urĝe bezonata. Ne nur por la ekvilibro en la infanĉambro, sed ankaŭ kontraŭ la diversaj formoj de religia manipulado.
Mi estas konvinkita, kaj tion konfirmis multaj leteroj, ke la libro savas infanojn kontrau religia traŭmatizo. Ĝi helpas superi la timigajn ideojn de dio, satano, inferno en humorplena maniero. La fina frazo „Se vi ne konas dion, ho, lin vi ne bezonas!“ fortigas la pozicion de senkonfesiaj gepatroj kaj infanoj, al kiuj la religiuloj ofte riproĉas, ke al ili iu manku.

Laŭ germanlingva teksto sub

http://www.schmidt-salomon.de/ferkelfaq.htm

Advertisements
  1. Komenti

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: