Posts Tagged UEA

Porkido furoris dum UK en Kopenhago

La 96-a Universala Kongreso en Kopenhago estis taŭga tereno por prezenti nian religikritikan libron por infanoj kaj plenkreskuloj al la Esperantistaro. La kongresa libroservo de UEA volonte akceptis la buntan kaj profesie produktitan libron kaj rapide forvendiĝis la limigita stoko. Tamen restis kelkaj ekzempleroj, kiuj estas post la kongreso mendeblaj kaj pageblaj laŭ la kutimaj metodoj de UEA.

Kompreneble la libro estas prezentata en la kunveno de ATEO (Atea Tutmoda Esperanto Organizo), kies membroj kompreneble bonvenigas la ekziston de plia religikritika verko en Esperanto.

Multaj kongresanoj aĉetis la libron individue, foje eĉ plian ekzempleron por donaci al aliaj. Tiel la verko nun atingis forajn landojn, kiel kubo aŭ ĉilio.

Estis foje rimarkoj, ke la rabeno ne aperas tre simpatia kaj oni povus kompreni tion kiel kontraŭjuda tendenco. La izraelo Amri Wandel opiniis, ke ĉiuj reprezentantoj de religioj en la libro ne aspektas tre simpatiaj kaj oni ne povas diveni speciale kontraŭjudan sintenon.

Mendoj de libroservoj estas bonvenaj. La retadreso estas porkido@graskraft.de

, , , , , ,

Komenti