paĝo 10/11 – la rabeno

Erinaco kaj porkido iris al la unua domo. Antaǔ ĝi staris viro kun amuza ĉapelo kaj longaj nigraj bukloj. “Kie ni povas trovi Dion?”, demandis la eta porkido. “Tiu-ĉi estas la templo de la Sinjoro, estas sinagogo”, klarigis la viro. Kaj li sciis pri kio li parolis, ĉar li estis “rabeno”, juda klerulo.

Ho, bone!”, diris la eta erinaco. “Ĉu la sinjoro estas hejme? Ĉu ni rajtas mallonge paroli kun li? Ne daǔrus longe …” “Nur se via patrino estas judino!”, respondis la rabeno. “Judino?”, demandis la erinaco. “Mia panjo estas erinacino!” “Kaj la mia porkino”, aldonis la eta porkido.

Mi bedaǔras!”, diris la rabeno. “Nur ni judoj rajtas eniri la templon je tiu solenaĵhoro! Kaj etaj porkidoj neniukaze rajtas eniri ĉi-lokon!”

Sed tion mi tute ne trovas afabla!”, diris la porkido. “Ankaǔ Dio la ĉiopotenca ne estas afabla!”, klarigis la rabeno. “Li estas ĉionscia kaj ĉielbona, sed li ankaǔ povas sufiĉe koleriĝi, se oni ne sekvas liajn ordonojn!” Kaj por pruvi tion li rakontis la historion de la granda inundo.

Advertisements
  1. Komenti

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: